Sei qui: blog » La patrino kiu nur oferas simplajn brakumadojn

La patrino kiu nur oferas simplajn brakumadojn

Antaŭ unu semajno mi akceptis inviton de geamikoj por iri kune kun ili al speciala renkontiĝo en Sesto San Giovanni, en la ĉirkaŭaĵoj de Milano (Italio): renkontiĝo kun Amma, la "Patrino" de la brakumadoj.

Amma (ŝia vera nomo estas Mata Amritanandamayi) estas simpla filino de fiŝkaptistoj, el Keralo (Hindio). Ek de kiam ŝi estis junega, ŝi mirigis la ĉeestantojn pro siaj profundaj devoteco kaj meditado, kaj pasis grandan parton de sia tempo helpante aliajn malriĉulojn kaj sponte brakumante ilin. Kompreneble, tio kaŭzis multe da problemoj en ŝia lando, kie strikta kasta sistemo regas la rilatojn inter malsamnivelaj homoj; tamen, Amma neniam zorgis pri tio, kaj daŭre ŝi ricevis iun ajn por doni brakumadon, kelkajn ĝentilajn vortojn, kelkfoje florpetalon aŭ bombonon.

Nuntempe, ŝi ĉiujare vojaĝas al aliaj landoj kaj kontinentoj, por renkonti la homojn kiuj ŝin adoras kiel sanktulinon, kelkfoje kiel diinon. Ŝi vizitas ankaŭ Eŭropon, kaj dum la restado en Italio mi renkontis ŝin. Mi vicis, kiel ĉiuj, por preni numeron, kaj atendis: estas tiom multaj la homoj kiuj deziras alproksimiĝi al ŝi (ŝi jam donis pli ol 25 milionoj da brakumoj!), ke oni devis starigi sistemon por ordigi kaj faciligi la aferon; do vi atendas, kaj kiam vi vidas ke via numero estas proksima vi iras al iu renkontiĝa punkto, kaj denove atendas; post iom da tempo, vi atingas la zonon kie oni devas promeneti surgenue, ĉar viaj piedoj ne devas "rigardi" al la sanktulino. Kiam vi troviĝas nur kelkajn metrojn for de ŝi, ŝiaj geasistantoj donas al vi papertuketon por purigi vian vizaĝon, kolektas la florojn aŭ aliajn oferojn kiujn vi estas portanta kaj fakte puŝas vin al ŝi. Ŝi metas vian kapon ĉe la dekstra ŝultro, kaj brakumas vin, tuŝante vian vangon per ŝia (tiom multe ŝi jam faris ke ŝi havas malhelan makulon ĉe ŝia vango, nun); kaj ŝi diras ion al vi, kaj eĉ se vi ne komprenas kion ŝi diras, ĉar si parolas sian patrinan lingvon, vi tamen komprenas ke ŝi estas parolanta kun vi, kaj ke tiuj vortoj en tiu momento estas por vi. Kelkajn sekundojn, kaj poste vi jam devas lasi la lokon al la sekvanta homo, sed ne antaŭ ricevi iun donaceton kaj revidi ŝian rideton.

Kiam oni demandis al ŝi, kiu en ŝia lando estas konsiderata kiel Mahatmo (Granda Animo), pri ŝia dieco, ŝi klarigis: "Mi jam donis min al la mondo antaŭ multe da tempo. Mi estas tio kion ĉiu homo deziras vidi en mi. Mi malmulte interesiĝas pri kiel homoj vidas min. Mi vidas la aliajn ekzakte kiel mi vidas min mem en spegulo. Dio? Ĉiuokaze mi ne kredas en Dio sidanta sur nuboj en Paradizo. Mia Dio estas tiuj ĉi homoj. Mi kredas ke mi amas ilin kaj ke mi estas ĉi tie por ili. Se ili vidas min kiel Dion, eble mi estas ilia vizio de Dio". Kaj kiam oni demandis al ŝi: "Kion vi konsilas al la homoj? Kiu estas la ĉefa instruado kiun vi prezentas?", ŝi respondis: "Dio estas amo kaj kompato kaj tiuj ĉi estas la kvalitoj kiujn la mondo vere bezonas. Tiom multe da homoj ne estas amataj. Kompato estas kapablo pardoni la aliajn. Kiu el ni neniam eraris?"

Demandante al aliaj ĉeestantoj kion ili sentas kiam ili estas apud Amma, preskaŭ ĉiuj diris ke ili sentas grandan energion, grandan trankvilecon, kvazaŭ ripozigan sensacion; kaj kiam mi demandis kial ili estis tie, ĉu nur por renkonti Amma aŭ ne, oni respondis al mi ke jes, la proksimeco estis grava parto, sed multaj ankaŭ deziris redoni ion al Amma pro ŝia granda amo, kaj ne havante multe da mono por ŝiaj projektoj ili deziris helpi per siaj manoj.

En Kovalam, ŝia naskiĝa loko, ekzistas la ashram (aŝram) de Amma, la spirita centro kaj samtempe la ĉefa sidejo de tiu kiu jam fariĝis giganta socia organizo; pli ol 3000 homoj el la tuta mondo loĝas tie, kaj de tie oni organizas kaj kunordigas la multnombrajn humanecajn projektojn: Amma helpegis milojn da homoj okaze de naturaj tragedioj kiel la tertremo de Gujarat en 2001 kaj la Tsunami (tcunami, giganta ondo) de 2004 en sud-orienta Azio, kaj daŭre helpas al malriĉuloj, malsanuloj, maljunuloj, virinoj forlasitaj kaj orfoj; kaj ŝi jam konstruigis dekmilojn da domoj, plurajn malsanulejojn kaj lernejojn, eĉ universitaton. Kaj ŝi demandas nenion. Ho, jes, vi povas lasi monoferon, aŭ pli bone rekte iri por helpi per viaj manoj, sed ŝi brakumos vin ĉiuokaze, sen diferencoj inter vi kaj la aliaj. Kiam oni demandis al ŝi kie si povas trovi energion por helpi tiom multe da homoj kaj samtempe konstrui kaj zorgi pri tiom granda socia organizo, ŝi simple respondis: "Se vi vere sentas amon al tio kion vi faras, nenio iam lacigas vin".

Por scii pli pri Amma, pri ŝia projektoj, kaj por helpi aŭ simple renkonti ŝin, oni povas serĉas informojn ĉe la retejoj http://www.amritapuri.org kaj http://www.ammachi.org

Commenti

Il giorno 16/11/2006, Cebe ha scritto:
Mi imagas tiujn homojn vojaĝante longe por vidi Amma, kaj sur loke vici. kiel ili devas cerbumi atendante tiu ama varma brakumado. Kiam ĝi okazas devas esti kiel fulmontondro ! Aliflanke, kiom da mizero ili havas por bezoni tiujn kelkajn sekundojn da amo.
Il giorno 17/11/2006, Daniele ha scritto:
Ĉu vere temas pri mizero? Mi dubas... ho, jes, certe estas kelkaj kiuj iras tien ĉar ili bezonas ion kion ili ne havas hejme (kiam ili havas hejmon), sed multaj sentas sin pli feliĉaj kiam ili estas proksimaj al Amma; ĉu tiu estas mizero?
Il giorno 01/07/2013, Daniele ha scritto:
Brakumitoj kvanto jam atingis 30 milionoj, laudire.

Lascia un tuo commento

Informazioni

inserita il 15/11/2006
visualizzata 22353 volte
commentata 3 volte
totale pagine: 542
totale visite: 1263535

Cerca nel blog

Cerca tra i contenuti pubblicati nel blog:

Categorie

Cerca tra le categorie presenti nel blog:

Pagine più recenti

Pagine più lette

Pagine più commentate

Ultimi commenti

Tag del blog

accompagnatore turistico (48) aerei ed altri oggetti volanti (3) America Centrale (8) amicizia (13) animali (2) anniversari ed altre ricorrenze (9) appunti di studio (27) Argentina (2) astronomia ed astrofilia (4) bambini (11) bicicletta (2) biglietti aerei (3) blog e siti web (15) bucket list (2) calcio (3) campeggio in tenda (3) carta di credito (2) Castegnero (4) Cile (4) cinema (2) cistifellea (10) Città del Vaticano (2) comici (3) comicità in TV (2) compleanni ed altre ricorrenze (10) concorsi a premi (6) consigli (2) consigli per viaggiatori (10) coronavirus (5) corsi on line (6) cose buffe (13) CouchSurfing (2) Coursera (9) cultura (3) curiosità (2) customer service (2) cybercrime (2) diritti dei consumatori (2) disastri aerei (2) dove dormire in viaggio (6) draghi (6) dubbi esistenziali (3) eclisse di sole (3) economia (2) Ecuador (2) elezioni (6) Elizabeth (4) esame per licenza di accompagnatore (35) esami (33) escursionismo (2) Europa (3) Facebook (2) fantascienza (13) fantasy (10) Federica Cuman (3) felicità (2) film (32) filosofia orientale (3) fotografia (2) fumetti (10) furti e altre malefatte simili (2) Game of Thrones (22) geografia (3) giustizia (3) governo (2) grammatica (2) guerre e conflitti (7) Guerre Stellari (4) House of Cards (2) Il Signore degli Anelli (2) immigrazione (2) impegno civile (2) informatica (2) internet (9) investigatore privato (2) istruzioni per l'uso (2) Italia (3) JLA (2) lavoro (56) legge e normativa (3) leggi e normativa (7) letteratura (2) lettere (2) lingua Esperanto (4) lingua inglese (3) Lo Hobbit (2) mare (2) matrimoni che finiscono male (3) Medio Oriente (5) mondiale di calcio (2) morale (4) musica (7) Nandu italiano (11) Natura (3) omofobia (2) ospedale (10) Pablo Neruda (2) pandemia (2) Papa (2) papà (8) parenti (11) parola del giorno (2) Patagonia (4) paura (2) pecorElettriche.it (7) pinguini (2) pista pedociclabile (3) poesie (4) politica (25) premio Wanderlust (4) Presidente della Repubblica (3) privacy (3) professionalità (2) programmatore (2) Pucon (2) Quentin Tarantino (3) racconti di viaggio (3) Rat-Man (3) razzismo (7) referendum (3) religione (7) riflessioni profonde (3) ristoranti (2) riviste (2) saggi (5) salute (9) San Valentino (2) scienza (6) serie TV (36) servizi postali (2) Sherlock Holmes (7) Sindaco (3) social network (3) sogni (2) spazio infinito (3) spettacoli televisivi (2) sport (3) Stati Uniti d'America (7) storia (2) storie ben scritte (3) storie d'amore (16) studi (2) Sud America (7) supereroi (6) tecnologia (3) telefono (2) terrorismo (3) Tolkien (3) tradimento (4) treni (2) Twitter (3) vacanze (2) viaggi (22) violenza (2) vita da Tour Leader (7) vita e morte (26) vulcano (2) Wall-e (6) Wild Frontiers (2)