Sei qui: blog » Mia lasta Universala Kongreso

Mia lasta Universala Kongreso

Jen ĝi, finfine: la tiom atendita Universala Kongreso en Italio, la tria kiun mia lando organizis. Ĉu indas halti vojaĝon tra la mondo por reveni ĝuste por tio? Eble jes, eble ne... dum la lasta jaro kaj duono, mi estis en SudAmeriko kaj mi mulfoje vizitis (aŭ estis gasto ĉe) samideanojn kiuj demandis al mi pri la venonta UK. Kvankvam mi komence estis unu el la volontuloj kiuj helpos dum la kongreso, poste mi devis rezigni pro mia malĉeesto kaj neebleco pretigi min mem bone kiel la aliaj, pere de oftaj renkontiĝoj kaj seminarioj; do, mi diris al mi, mi helpos, se eblos, kaj se ne mi simple ĝuos la kongreson. Sed kiom malfeliĉe mi devis aŭdi de miaj samideanoj ke ili 99% ne venus, precipe pro manko da sufiĉa mono: la flugado al Eŭropo kostus, kaj la partopreno kostus, kaj la hoteloj kostus, kaj la manĝado kostus... vere, kredu min, vi devas loĝi tie por kompreni: en Brazilo, unu el la tieaj plej kostaj landoj (laŭ mia opinio), eblas manĝi bone por malpli ol 2 eŭroj, kaj dormi komforte por malpli ol 8 eŭroj; komparu ĝin al Florenco, dum somero, kaj vi scios kial estis neniu el Argentino, neniu el Peruo, neniu el Venezuelo, kaj la nura Ĉiliano estis verŝajne invitita (ĉar li zorgis pri la kongresa temo). Kiam mi ekkomprenis tion, mi tuj proponis al IEF, kaj al ĉiuj la italaj samideanoj pere de nia revuo, helpi simple kunmetante iun krommonon por venigi homojn el neriĉaj landoj: ŝajnis al mi ke oni ne povas nomi Universalan kongreson kiu ne ebligas al ĉiuj partopreni; estus pli bone ke UEA nomu ĝin Utopia Kongreso. Nenio okazis, neniu konsentis kun tiu projekto. Do, ni havis duonUniversalan kongreson.

Sed kio pri mi? Do, mi neniam antaŭe partoprenis UK-n, pro la kostoj kaj precipe ĉar mi taksis ĝin enuiga. Ĉijare, tamen, oni anoncis “junularan programon”, kaj tial, ĉar mi ankoraŭ sentas iom da juneco en mi, mi decidis pagi la kotizon. Pere de tiu, mi estis bonvenigita. Al la ĥaoso!

Unue, la antaŭkongreso: neniu ĉe UEA informis min (eble, nin... ĉu okazis ankaŭ al vi?) pere de interreto ke la dua bulteno estis aperinta en la retejo, tial ke naivuloj (aŭ unuafojuloj) kiel mi ne malkovris ĝin ĝis kiam amika voĉo diris tuthazarde: “Ĉu vi jam legis?”; se oni konsideras ke UEA havis mian (nian) retadreso(j)n, mi vere ne komprenas kial... tamen... ĉu io devus alveni hejmen? Revenante ĉi tien, mi trovis nenion eĉ paperan por informi min... Kaj mi decidis proponi prelegojn pri mia spertoj dum la vojaĝo, kaj programerojn; sed aŭ oni simple diris al mi “Ne, dankon, ni ne interesiĝas pri tio”, aŭ eĉ demandis al mi “Ĉu vi pretus pagi por prelegi?”... Ĉu mi pretus pagi??? En tiu ĉi esperantujo, ĝis nun, kiam homoj partoprenis kun programeroj al renkontiĝoj oni kutimis doni al ili rabaton, ne peti de ili monon... Finfine, oni decidis (danke ankaŭ al la helpo de IEJ) ke eble miaj vortoj kaj bildoj utilus, kaj oni enmetis min 3foje en la oficiala programo; kiam mi eksciis pri tio? Post la komenco de Julio. Kiam oni informis min pri la temo de la prelegoj? La unuan tagon de la UK... Ĉu vere oni ne povus pli bone zorgi pri ĝi antaŭe? La unuan prelegon mi devis organizi, ĉar neniu pensis ke pri Pasporta Servo estus bone paroligi la respondeculon (kiu, bonŝance, kunhelpis) kaj pli ol unu pasportservisto (ĉu oni opiniis ke dum UK nur unu homo kiu jam uzis tiun servon ĉeestus?); dum la dua mi preskaŭ ne povis paroli, ĉar la organizantoj ne venis kaj unu el la aliaj prelegantoj (fakte, prelegantino) decidis ne zorgi pri la aliaj kaj uzi duonon de la tuta tempo por si mem... almenaŭ organizi etan renkontiĝon antaŭe, ĝuste por doni kelkajn informojn kaj regulojn...; la tria okazis en salono malgrandega, kaj homoj devis rezigni eniri pro manko da spaco, kaj ĝis 10 minutoj antaŭ la komenco la salono ne havis la necesajn teknikaĵojn (kvankvam mi vendrede, sabate, dimanĉe kaj denove marde diris al la respondeculoj, eĉ al la kongresejestro, ke mi timis ke io mankus kaj ili ĉiam diris al mi “Ne timu, ne timu, ĉio enordas!”... ankaŭ la estro de Titanic ĉiutage diris tion, ĉu ne?). Interkrampe: mi ŝatus konatiĝi kun la lertulo kiu decidis kiel uzi la salonojn: doni al IEF salono por 1000 homoj, kiam verŝajne ne estis pli ol 200, estis grandega ideo, ekzakte kiel ne doni pli granda salonon al la bonega Giuliano Turone por lia spektaklo (kiu estis repetita, do oni povus alĝustigi la aferojn la duan fojon). Ĉu estus tro simple elekti iun homon kiu zorgus nur pri la salonoj? La unuan tagon, matene, salonoj estis ŝlositaj kaj homoj atendis ekstere ĝis kiam iu “respondeculo” (mi ne scias kiu) aperis kun la ŝlosiloj...

Multaj ne sciis kion fari, kaj precipe kiam esperantistoj decidis paniki kaj agi stulte. Ĉe la pordego ĉiumatene oni estis rajtigitaj eniri je malsamaj horoj, sed ĉiam senkiale (kelkaj, kompreneble, iomete furioziĝis). Enirejo estis tro malgranda por enteni ankaŭ la necesan informa tablo, kie la kompatinda Ermigi kaj iuj aliaj kelkfoje devis respondi samtempe al 3 aŭ 4 homoj. Ekzistis ebleco viziti senpage aŭ rabate muzeojn kaj preĝejojn, sed neniu aperigis liston de tiuj, do simple oni devis atingi ilin kaj demandi (en la itala, kompreneble!). Same por la fervojista manĝejo, kiu ekpleniĝis nur kiam estis organizitaj karavanoj gviditaj por trovi ĝin.

Karavanoj... Ekskursoj... Ĉiutage ekskursoj okazis, kaj ĉiuj el ili estis multekostaj (krom tiuj de la junulara programo). Kial? Kial homoj venas al kongreso se ili nur deziras turistumi? Kial ne organizi samtempe kongreson (por malpli multe da homoj) kaj turismadon? Kaj kial, ekzakte, mi kaj ĉiuj tiuj kiuj ne ekskursis merkrede ne rajtis eniri la kongresejon? Kial mi pagas por 7-tagan kongreson kaj poste mi rajtas ĝui nur 6-tagan?

Kaj nun pri la junulara programo. Pri tio mi spertas, ĉar mi helpis la organizantojn... Kial UEA afirmas ke ili bonvenigos la esperantan junularon, se poste oni ne permesas la organizadon de la programeroj en taŭga loko (tiuj kiuj opinias ke junulargastejo 4 kilometrojn for kaj atingebla per buso kiu laste revenas je noktomezo estas taŭga loko, bonvolu levu sian manon). Kial doni malmulte da mono por ilia programo, kaj poste malŝpari monon por balo kie ne-esperantista “dj” ne sciis kian muzikon ludi por la maljunuloj? Kial la Ĝenerala Sekretarino de UEA je la fina resumo tute sciis nenion pri la junulara programon, pri kio okazis tie en Villa Camerata, pri kiom multe da homoj ĉeestis la koncerton de Dolĉamar aŭ la teatraĵon Stilekzercoj? Ĉu tio montras veran intereson de UEA por la gejunuloj? Ŝajnas al mi ke ne, vere...

Oni povus... Oni povus ne uzi la fortikaĵon (ĉu oni pagis por ĝi?), kaj aldoni grandajn ekranojn ekstere de la salono Lapenna (kie fakte pli da homoj povus rekte vidi la scenejon... kiom da havis tiun eblecon en la fortikaĵo?). Oni povus akordiĝi kun la transporta entrepreno de Florenco, donante senpagan vojaĝon nur ĉe tiuj buslinioj kiuj atingis la junulargastejon kaj amasloĝejojn. Oni povus informi pli bone, oni povus okazigi ion kune kun la Festo de la Unuiĝo (kien multaj kongresanoj iris ĉiuokaze), oni povus prezenti Esperanton pli bone al la urbo (mi aŭdis ke okazis kurson por komencantoj... kie? Kiam? Kial ne bonvenigi ilin, aŭ almenaŭ saluti ilin la lastan tagon?).

Oni povus fari multe, sed mi ne kredas ke kulpas nur la LKK. Mi fakte opinias ke la ĉefa kulpo estas de UEA, kiu jam de longe daŭrigas (laŭ la komentoj de multaj kiuj pli spertas ol mi) tian ĉi UK-n ĉiam laŭ la kutimaj (kaj ne plu aktualaj) skemoj kaj simple faras ion por surmeti maskon. Belan maskon, eble, sed sub la masko...

Do: mi revenos al mia “junularaj” renkontiĝoj, kie la partopreno pli malmulte kostas, manĝado kaj loĝado estas inkluzivitaj, busoj estas senpagaj, prelegantoj estas mulfoje la samaj kaj – nekredeble! – oni ne pagigas ilin... Por la aliaj, kiuj daŭre pagos pli ol cent eŭrojn por gajni la “kongresan numeron 1”, mi simple diras: “Bonvenon, kaj ĝuu la Ĵurasan Parkon!”

Commenti

Il giorno 31/08/2006, Mizro Iwaya ha scritto:
Mi partoprenis en Pekina UK en 2004. Ĝi estis pli malmultekosta kaj unueca. Eble la urbo de Florenco estus tro malgranda kaj densa por okazigi UK. Ĉiukaze, bonvenon al Jokohamo.
Il giorno 31/08/2006, Tarducci ha scritto:
Mi apogas proponon por venigi kongresanoj (monhelponta) el nerichaj landoj.

Lascia un tuo commento

Informazioni

inserita il 29/08/2006
visualizzata 4094 volte
commentata 2 volte
totale pagine: 542
totale visite: 1288836

Cerca nel blog

Cerca tra i contenuti pubblicati nel blog:

Categorie

Cerca tra le categorie presenti nel blog:

Pagine più recenti

Pagine più lette

Pagine più commentate

Ultimi commenti

Tag del blog

accompagnatore turistico (48) aerei ed altri oggetti volanti (3) America Centrale (8) amicizia (13) animali (2) anniversari ed altre ricorrenze (9) appunti di studio (27) Argentina (2) astronomia ed astrofilia (4) bambini (11) bicicletta (2) biglietti aerei (3) blog e siti web (15) bucket list (2) calcio (3) campeggio in tenda (3) carta di credito (2) Castegnero (4) Cile (4) cinema (2) cistifellea (10) Città del Vaticano (2) comici (3) comicità in TV (2) compleanni ed altre ricorrenze (10) concorsi a premi (6) consigli (2) consigli per viaggiatori (10) coronavirus (5) corsi on line (6) cose buffe (13) CouchSurfing (2) Coursera (9) cultura (3) curiosità (2) customer service (2) cybercrime (2) diritti dei consumatori (2) disastri aerei (2) dove dormire in viaggio (6) draghi (6) dubbi esistenziali (3) eclisse di sole (3) economia (2) Ecuador (2) elezioni (6) Elizabeth (4) esame per licenza di accompagnatore (35) esami (33) escursionismo (2) Europa (3) Facebook (2) fantascienza (13) fantasy (10) Federica Cuman (3) felicità (2) film (32) filosofia orientale (3) fotografia (2) fumetti (10) furti e altre malefatte simili (2) Game of Thrones (22) geografia (3) giustizia (3) governo (2) grammatica (2) guerre e conflitti (7) Guerre Stellari (4) House of Cards (2) Il Signore degli Anelli (2) immigrazione (2) impegno civile (2) informatica (2) internet (9) investigatore privato (2) istruzioni per l'uso (2) Italia (3) JLA (2) lavoro (56) legge e normativa (3) leggi e normativa (7) letteratura (2) lettere (2) lingua Esperanto (4) lingua inglese (3) Lo Hobbit (2) mare (2) matrimoni che finiscono male (3) Medio Oriente (5) mondiale di calcio (2) morale (4) musica (7) Nandu italiano (11) Natura (3) omofobia (2) ospedale (10) Pablo Neruda (2) pandemia (2) Papa (2) papà (8) parenti (11) parola del giorno (2) Patagonia (4) paura (2) pecorElettriche.it (7) pinguini (2) pista pedociclabile (3) poesie (4) politica (25) premio Wanderlust (4) Presidente della Repubblica (3) privacy (3) professionalità (2) programmatore (2) Pucon (2) Quentin Tarantino (3) racconti di viaggio (3) Rat-Man (3) razzismo (7) referendum (3) religione (7) riflessioni profonde (3) ristoranti (2) riviste (2) saggi (5) salute (9) San Valentino (2) scienza (6) serie TV (36) servizi postali (2) Sherlock Holmes (7) Sindaco (3) social network (3) sogni (2) spazio infinito (3) spettacoli televisivi (2) sport (3) Stati Uniti d'America (7) storia (2) storie ben scritte (3) storie d'amore (16) studi (2) Sud America (7) supereroi (6) tecnologia (3) telefono (2) terrorismo (3) Tolkien (3) tradimento (4) treni (2) Twitter (3) vacanze (2) viaggi (22) violenza (2) vita da Tour Leader (7) vita e morte (26) vulcano (2) Wall-e (6) Wild Frontiers (2)