TraJapanio
tria parto: de Fukuoka al Kanazawa

 

Fukuoka (insulo Kyushu), aprilo 2004

Tradiciaj domoj, en Japanio, estas tiom malplenaj ke ŝtelistoj ĉiam kredas ke iu alia jam ŝtelis antaŭ ili... fakte, kutime spaco ne multas kaj homoj lernis kiel bone uzi ĝin: pordoj malpezaj ebligas grandigo kaj malgrandigo de ĉambroj, kaj surplankaj matracoj (futon) malaperas dum la tagoj por ne embarasi. La planko estas komponita el tatami, kies regula formo donas ideon de ordo kaj ankaŭ utilas por kalkuli aerojn.

 

Fukuoka (insulo Kyushu), aprilo 2004

Ĉu vi sciis ke la vorto Robot ne estas japana? (facile vi scius, ĉar japanoj ne inventus vorton sen fina vokalo...)

Tamen, ili tiom multe inventis kaj pliboniĝis en la robotika sektoro ke nun ekzistas katoj kiuj povas ludi futbalon... fakte, estis mi kaj mia amikino (ŝia estas tiu kiu falis, mia alvenis por ridi) kiu komandis al ili... interesa matĉo!

 

Hiroshima (insulo Honshu), aprilo 2004

Nagasaki havas la duonigitan torii. Hiroshima havas la detruitan kupolon. Du simboloj, sed sama tragedio: atombombo. Oni ne scias vere kiel tiu ĉi kupolo pretervivis (mi vidis mapon de tio kio restis post la eksplodo, kaj mi certigas ke la konstruaĵoj povis esti kalkulitaj per la fingroj de viaj manoj), sed ĝi ankoraŭ staras tie, por memorigi la homojn.

Ĉirkaŭe, estas parko, kie kelkaj arboj estas senvoĉaj atestantoj de la sama momento, de la sama tondro, de la sama fajro.

 

Hiroshima (insulo Honshu), aprilo 2004

Mi klarigis pri la paperaj gruoj kiam mi parolis pri Nagasaki; jen monumento al tiu knabino, kiu pere de siaj gruoj deziris flugi for de sia tragedio.

Ŝi ne kapablis atingi sian celon, sed je ŝia memoro la centra parko de Hiroshima estas plenigita per koloraj gruoj, kiujn geknaboj de la tuta mondo sendas aŭ portas persone.

 

Hiroshima (insulo Honshu), aprilo 2004

Simboloj de Japanio: la blanka flago kun la ruĝa suno en la centro (la radioj, kiuj antaŭe ĉirkaŭis la sunon, estis forigitaj post la dua mondmilito), flirtas gaje en la ĉielo, dum la ĉerizarboj ekfloras kaj donas feliĉon al la koroj de la homoj kiuj levas sian kapon.

 

Miyajima (insulo Honshu), aprilo 2004

Insuleto proksima de Hiroshima, ĝin karakterizas speciala torii: ĝi troviĝas en akvo... logike, se vi pripensas la aferon: ĉar la templo troviĝas ĉe la haveno, kaj homoj antaŭe kaj nun alvenas perŝipe, la enirejo devas esti en la akvo... en la insulo, temploj kie vivas simioj ofertas bonegajn lokojn por ekskursi.

 

Miyajima (insulo Honshu), aprilo 2004

Ŝtuparoj kondukas al la templetoj ĉe la pinto, kie simioj atendas ke la turistoj donu al ili iom por manĝi. Laŭ la ŝtuparoj, strangaj homoj kun statŭa rigardado kontrolas viajn paŝojn; kaj cilindroj, videblaj maldekstre en la foto, utilas por preĝi: vi simple turnigu ilin...

 

Okayama (insulo Honshu), aprilo 2004

Okayama estas konata por la fortikaĵo kaj por la ĝardenoj. La unua, konata kiel U-jo (t.e.: la korva kastelo), estis konstruita en 1597, kaj ŝajne gajnis sian nigran koloron dank'al la malamo inter ĝia sinjoro kaj tiu de la blanka kastelo Himeji, kiu troviĝas ne tro malproksime.

Bedaŭrinde, ĝi estis detruita dum la 2 mondmilito, kaj tion kion oni vizitas nun estas nur bonega kopio.

 

Okayama (insulo Honshu), aprilo 2004

Koraku-en estas "la ĝardeno por trovi plezuron poste" (ĝi venas el la ĉina proverbo "la sinjoro devas suferi antaŭ sia popolo kaj trovi plezuron post ĝi"). Oni diras ke ĝi estas unu el tri plej belaj en Japanio (la alia du estas Kenroku-en en Kanazawa kaj Kairaku-en en Mito), kaj mi kredas ke oni pravas: ĝiaj lagetoj, monteto, gazonoj kaj "prunteprenita" bildo de la kastelo estas neforgeseblaj. Ĉi tie, mi estis kun sinjorino Harada kaj ŝia filino, kun kiuj mi vizitis ekspozicion.

 

Tottori (insulo Honshu), aprilo 2004

Sablodunoj en Tottori, ĉe la okcidenta flanko de la granda insulo Honshu. Homoj ŝatas grimpi ilin, por vidi kio estas ĉe la alia flanko (pere de tiu ĉi foto, vi povas malkovri: estas maro!); poste, ili refalas aŭ kuras kiel faris mi kaj miaj geamikoj...

Mia gastiganto estas fizikisto, kaj ni eĉ uzis la sablon por paroli pri fizikaj teorioj... ah, viroj, tiom neromantikaj!

 

Amanohashidate (insulo Honshu), aprilo 2004

Kiam vi atingos Japanion, bonvolu observi atente la monerojn, ĉar ili estas ĉarmaj, kaj ĉar estas kelkaj kun truo en la centro: temas pri la 5 enoj, kaj oni klarigis al mi ke ilia japana nomo similas al la vorto "tuj", kaj pro tio oni kutime ĵetas ilin kiel ofero en la temploj (oni deziras rapidan helpon, ĉu ne?).

 

Amanohashidate (insulo Honshu), aprilo 2004

La nomo de la loko signifas "ponto al la ĉielo"; la ponto vere estas longa koridoro, farita el sablo sed jam kovrita je pinarboj kaj strato, kaj bona loko por promeni trankvile. De Kasamatsu-koen vi povas rigardi, tra viaj kruroj kun via kapo renversita, la ponto, kaj ĝi kvazaŭ flosos inter ĉielo kaj maro.

 

Kinosaki (insulo Honshu), aprilo 2004

Miaj bonaj geamikoj el Tottori, gesinjoroj Hoosida, decidis surprizigi min invitante min viziti terma urbeto, kie ni loĝis en tipa hoteleto, surmetis yukata-jn, manĝis bonege laŭ tradiciaj maniero kaj receptoj, kaj poste iris por bani nin ĉe pluraj bandomoj... estis plezuro promeni vespere tra la trankvila urbo per lignaj ŝuetoj, aŭdi ilian "tak-tak" kaj fali en varma akvo, senprobleme kaj senzorgeme...

 

Kinosaki (insulo Honshu), aprilo 2004

Yukata estas hejma vestaĵo, simila al kimono sed ne tiom peza, kosta kaj komplika (kimono estas oficiala vestaĵo, kaj se vi interesiĝas pri ili sciu ke en multaj urboj eblas aĉeti brokantajn je malalta prezo). Je la komenco ni timis ke oni ne trovus unu sufiĉe granda por mi (japanoj estas kutime pli malaltaj ol mi), sed ni sukcesis, kaj mi tostis al tio (kaj al vi, kompreneble!).

Verdire, pli da problemoj ni renkontis kun la ŝuoj: la plej larĝaj estis almenaŭ du mezuroj tro malgrandaj por mi, kaj tiel fariĝis pli danĝera (tamen, pli interesa) la nokta promenado...

 

Kanazawa (insulo Honshu), aprilo 2004

Kanazawa estas interesega loko, kiel inteligenta sinjoroj (la familio Maeda), simile al familio Medici en Florenco, uzis sian potencon kaj monon por helpi la disvolviĝo de artoj kaj sciencoj; nuntempe, Kanazawa estas gravega kulturcentro por la tuta Japanio.

Tie, bone organizita esperantista grupo, sub la estrado de sinjoro Kawanisi Tetsuro, min akompanis dum du tagoj por sperti almenaŭ iom de tiu graveco. Kaj sinjoro Kawanisi mem, mi spertis, estas bonega kantisto de karaokeo, eĉ en la korea.

 

Kanazawa (insulo Honshu), aprilo 2004

Jen alia de la "tri plej belaj ĝardenoj de Japanio": Kenroku-en.

Aŭskultu mian sugeston: iru tie ege frue, je la malfermiĝa horo... ne nur vi scias ke temas pri belega ĝardeno, kaj aŭtobusoj plenplenaj da japanaj turistoj alvenos je la 9:30, kaj tiam la atmosfero de la ĝardeno malaperos, magie...

 

Kanazawa (insulo Honshu), aprilo 2004

Urbo sen fortikaĵo ne estus urbo, en Japanio. Do, ankaŭ ĉi tie ekzistas unu. Ne tro speciala, verdire, sed kiam oni estas bonŝancaj... mi trovis homoj kiuj verŝajne estis filmantajn iun specialan, ĉar ili venigis tamburegon kaj bonan ludiston... mi tial ĝuis bonegan spektaklon, kiu kutime videblas nur en malproksima duoninsulo de kiu mi eĉ ne memoras la nomon.

 

Kanazawa (insulo Honshu), aprilo 2004

Paperaj ombreloj. Unu el la produktoj de la metiistoj de Kanazawa, certe ne la plej riĉa sed zorgeme produktitaj... Vi simple bezonos iom da tempo por promeni tra la urbo,centro, kaj vi renkontos tiom multe da malsamaj artaĵoj ke post iom da tempo vi ne plu scios kie eniri en la vendejo/metiejo kaj kie halti ĉe la pordo, nur observante.

 

enirejo | parto 1 | parto 2 | parto 3 | parto 4 | parto 5 | parto 6 | parto 7 | komentoj
tiujn ĉi paĝojn pretigis Daniele Binaghi en 2006- ĉiuj raitoj rezervitaj
eblas vidi la tutan fotaron (kaj filmaron) pri Japanio ĉe www.pecorElettriche.it