TraJapanio
sepa parto: de Akan Kohan al Obihiro

 

Akan Kohan (insulo Hokkaido), majo 2004

Ĉe la lago Akan, ni havis eblecon viziti "tradician" vilaĝeton, kie metiistoj ankoraŭ produktas laŭ malnovaj sistemoj (aŭ, almenaŭ, ili ŝajnigas tiel).

Ekzistas ankaŭ teatro, kaj tie oni povas kelkfoje vidi spektaklon pri legendoj kaj aliaj historioj de la popolo Ainu.

 

Sunayu onsen (insulo Hokkaido), majo 2004

Troveblas, en la sama regiono, ankaŭ lokoj kie homoj (ĉi tie, Naoto) havas eblecon malstreĉiĝi iomete, metante siajn piedojn en varmakvaj fontetoj; kaj la japanoj, ĉiam organizitaj, jam aldonis benkon, por sidi pli komforte... ili vere klopodas ĉiam faciligi kaj plikomfortigi la ĉiutagan vivon...

 

Kasharo (insulo Hokkaido), majo 2004

Kiam ni vidis foton de tiu ĉi loko en broŝuro, ni kune decidis ke ĝi estis sufiĉe interesa por ke ni iru tien (kaj ne estis tro for, bonŝance)... temas pri montetoj, kie oni kreskas plantojn dukolorajn, kaj preskaŭ pentras la teron, tiel ke vi preskaŭ ne povas fidi viajn proprajn okulojn kiam vi vidas ĝin, alvenante.

 

Kushiro (insulo Hokkaido), majo 2004

Alia bildo, kiun ni vidis en broŝuro, instigis nin serĉi tiun ĉi lokon. Ni sciis pli malpli kie ĝi troviĝis, rigardis bonan mapon kaj trovis la rivereton; sed atingi ĝin ne estis tiom facila, ĉar la strato mem ne estis tiom komforta; bonŝance, la 4x4 aŭtomobilo de mia amiko taŭgis, kaj poste ni promenis la lastan kilometron kaj jen! Jen la spektaklo. Se mi bone memoras, ni eĉ videtis cervon, kiu trankvile manĝis sen zorgi pri ni.

 

Kushiro (insulo Hokkaido), majo 2004

Lasta tasko nia estis trovi la hokkaidajn gruojn (tancho-zuru), tiuj kiuj havas ruĝan makulon sur la kapo. Ili kutime estas ĉi tie dum la vintro, sed kiam la bona sesona alvenas ili tuj forflugas al Siberio; tamen, mi deziris fari ĉion eblan por vidi almenaŭ unu, do ni vizitis multajn lokojn, sekvante indikojn de homoj kiuj tie loĝas... ni malkovris multajn belegajn lokojn, sed neniun gruon...

 

Kushiro (insulo Hokkaido), majo 2004

Finfine, malantaŭ kamparana domo, estis paro de ili, serĉante manĝaĵon por sia ido, kiu dume atendadis en la nesto. Mi estis feliĉega, kaj restis tie observante ilin dum longaj minutdekoj.

Ek de tiu momento, nia bonŝanca stelo reaperis, kaj ni vidis kelkajn aliajn, kaj eĉ trovis rezervon kie ili restas la tutan jaron.

 

Obihiro (insulo Hokkaido), majo 2004

Fina tagmanĝo, antaŭ atingi la flughaveno de Shitose. La porkaĵoj de Obihiro ŝajne estas famaj, do ni decidis festi tiel tostante al la belega Japanio, kiu per siaj kulturo kaj tradicioj mirigis min dum du monatoj.

Mi porĉiam estos dankema al la homoj, nun geamikoj, kiuj helpis min ĝui tiun ĉi sperton.

Domo arigato'!

 

enirejo | parto 1 | parto 2 | parto 3 | parto 4 | parto 5 | parto 6 | parto 7 | komentoj
tiujn ĉi paĝojn pretigis Daniele Binaghi en 2006- ĉiuj raitoj rezervitaj
eblas vidi la tutan fotaron (kaj filmaron) pri Japanio ĉe www.pecorElettriche.it