TraJapanio
sesa parto: de Tokyo al Nara

 

Tokyo (insulo Honshu), majo 2004

En la grandegaj parkoj de Tokyo oni povas ofte spekti kaj gŭi publikajn montradojn del lerteco pri antikvaj artoj. En tiu ĉi okazo, mi bonŝance trafis konkurso de kyu-do, la arto pafarki.

Tradiciaj pafarkoj en Japanio estas pli larĝaj ol kutimaj, kaj la movoj estas kvazaŭ malrapida danco kiun oni faras kun sia pafilo; preskaŭ meditiga afero...

 

Tokyo (insulo Honshu), majo 2004

Samtempe, en la parkoj okazas ankaŭ multe da religiaj ceremonioj, kaj pastroj kaj kredantoj surmetas siajn plej belajn vestojn por partopreni ilin.

Geedziĝoj, baptoj, aliaj ritoj kiujn mi tute ne komprenis okazas, ĉiam solenaj, tranvkilaj, koloraj.

 

Tokyo (insulo Honshu), majo 2004

Ekster la parko, ĉe Jingu-bashi, dimanĉe kunvenas multege da knabinoj kiuj sin vestas per strangaj kostumoj, similegaj al tiuj de famaj aktoroj, kantistoj, manga-karakteroj (certe, post semajno kiam ili ĉiam devis surmeti lernejan uniformon, ili liberigas sian krean genion). Kaj amaso da komencantaj fotistoj ankaŭ kunvenas, por praktiki fotante ilin (venontsemajne, ili donos kopion de la foto al la knabino, do ambaŭ estos feliĉaj).

 

Tokyo (insulo Honshu), majo 2004

Pastroj, ĉiam kun tiu nigra kaj alta ĉapelo kaj kun fermita ventumilo, promenas malrapide laŭ la stratetoj de la parkoj; akompanas ilin homoj portantaj paerombrelojn, por protekti de la suno kaj, kelkfoje, de pluveto siajn majstrojn.

 

Tokyo (insulo Honshu), majo 2004

Knabinoj bone vestitaj, laŭ la tradiciaj kutimoj, ridetas kaj permesas ke oni fotu ilin, kelkfoje eĉ pozante kune kun la turistoj. Sed temas nur pri momento de ripozo; poste, kiam la sonorilo vokas, ili tuj foriras por siaj devoj (ĉu atestantinoj por geedziĝo? ĉu helpantinojn dum religia ceremonio? kiu scias?!)

 

Tokyo (insulo Honshu), majo 2004

Eblas spekti ankaŭ prezentojn de teatraj artaj, kiel tiu ĉi No teatraĵo. Kaj kredu min, ĉar ili ne estas tro oficialaj, vi ne trovos tiom multe da turistoj, kaj da eksterlandanoj: ĉio dependas de via bonŝanco, kaj de via kapablo interesiĝi pri la okazontaĵoj dum via ĉeesto.

 

Tokyo (insulo Honshu), majo 2004

Alian spektaklon, sed pli forta, estas tion kiu vi povus vidi ĉe la sumo kvartalo, kie luktantoj ĉiutage trejniĝas komencante frumatene, post engluti pezan kaj dikigan matenmanĝon.

Fakte okazas kelkfoje dum la jaro ĉampionadoj de sumo, sed vere vi devus esti bonŝanca por trafi ilin; trejnado okazas ĉiutage, estas same interesa, kaj senpaga...

 

Tokyo (insulo Honshu), majo 2004

La muzeo de sciencoj de Tokyo (kiu interkrampe donas al vi la eblecon vidi ĉe la haveno unu kopio de la Nov-Jorka Statuo de la Libereco) estas interesega, kaj ne povus esti alie se oni konsideras la rilaton kun tekniko kaj teknologio de tiu ĉi lando.

Amikemaj robotoj, potencaj mikroskopoj, komputilsimuliloj kiuj permesas al vi flugi kiel papilio... vi eniros matene, kaj foriros nun kiam oni forĵetos vin, vespere!

 

Nikko (insulo Honshu), majo 2004

Nikko estas sankta loko kiu troviĝas du horojn trajne for de Tokyo. Plenplena da temploj, allogas grandajn amasojn da turistoj, do indas tranokti tie por profiti la kvieton matene kaj havi pli da tempo por viziti ĝiajn partojn (kaj oni rajtas aĉeti enirbileton kiu ĝuste validas du tagojn!).

Ekster la temploj, vi neniam malsatos: ĉie ekzistas vendistoj kun freŝaj manĝaĵoj, viandaj kaj fiŝaj, legomaj kaj fruktaj.

 

Nikko (insulo Honshu), majo 2004

"Aŭskultu ne malbonon, vidu ne malbonon, elparolu ne malbonon!", ŝajnas rediri al ĉiuj vizitantoj la tri simioj, kiuj jam delonge vivas sub la tegmento de unu el la temploj de Nikko.

Ĉu ilia legendo naskiĝis ĉi tie? Mi ne certas, sed povus esti: Japanio estas lando de vivantaj legendoj...

 

Nikko (insulo Honshu), majo 2004

La temploj de Nikko estis konstruitaj kiel mauzoleoj por la ŝogunoj Tokugawa Ieyasu kaj lia nepo Tokugawa Iemitsu; sed jam 900 jaroj antaŭe, la zono estis elektita por budisma ermitejo.

La intenco de la ŝogunoj estis, certe kaj ĉefe, impresi la homojn, montrante la povon kaj riĉecon de la familio kiu dum 3 jarcentoj la plej potenca de Japanio.

 

Niigata (insulo Honshu), majo 2004

Niigata troviĝas ĉe la maro, okcidente. Mi simple trapasis la urbon, por trafi pramon kiu portas ĝis la insulo Hokkaido. Tamen, mi havis iom da tempo por viziti la urbocentro, kaj mi trovis belan parketon, malplena da homoj sed riĉa da floroj.

 

Birotori (insulo Hokkaido), majo 2004

Mia amiko, gvidanto kaj ĉiĉerono en Hokkaido estis Naoto Miyazawa, el Sapporo. Li prezentis al mi amikinon de li, de la Ainu popolo, la antikvaj loĝantoj (ĉu indigenoj?) de Hokkaido; kaj ni pasis en ŝia komunumo proksime de Birotori agrablan tagon kaj nokton, parolante kaj lernante multon pri iliaj tradicioj, historio, estonteco.

 

Sapporo (insulo Hokkaido), majo 2004

Dum du tagoj mi vizitis sola Sapporo-n, ĉar Naoto havis ion por fari ĝuste dum tiu tempo. Mi trapromenis la urbocentron, plenplena da floroj (vintre, kiam neĝas, en Sapporo oni organizas konkurson pri glacistatuoj), kaj renkontis multe da afablaj homoj, eble scivolemaj pri tiu eksterlandano (strange, eĉ la japanoj de la aliaj insuloj ne tro vizitas Hokkaido-n, ĉar ili opinias ke ĝi troviĝas tro for...).

 

Sapporo (insulo Hokkaido), majo 2004

La urbocentro de Sapporo estas disigita per longa aleo, kie homoj povas promeni trankvile sen timi pri la aŭtomobiloj. Kaj facile oni renkontas ankaŭ tiujn virinoj kiuj zorgas pri infanoj, vojaĝigante ilin per ĉaretoj.

 

Otaru (insulo Hokkaido), majo 2004

En Otaru mi partoprenis semajnfina seminario por komencantaj kaj progresantaj esperantistoj, organizita per Naoto kaj alias samideanoj. Ni bone amuziĝis kune, kaj la presenco de eksterlandano estis interesa okazo por sperti novaĵojn pri prononcado de la vortoj (japanoj, vi certe scias, kutimas ekzemple interŝanĝi la literoj "L" kaj "R").

 

Akan Kohan (insulo Hokkaido), majo 2004

Kiam Naoto anoncis al mi: "mi havas aŭtomobilon, kaj 4 tagoj je via dispono; do, simple diru kien vi volas iri, kaj ni iros", li vere ne sciis en kiuj manoj li estis sin metinta... do, bone, mi diris ke mia unua deziro estis viziti la parko Akan kaj la lagoj en la centro de la insulo, kaj ni ekis (post aĉetado de iom da bieroj kaj ĉokoladoj!).

 

Akan Kohan (insulo Hokkaido), majo 2004

En la lago Akan vivas marimo, strangaj algoj kiuj similas al kawaii (ĉarmaj) harbaloj. Ŝajne ili bezonas 200 jarojn por atingi la dimensiojn de basbalo, kaj lastatempe ili havis iom da problemoj kiam oni deklaris ilin Nacia Trezoro kaj homoj komencis ŝteli ilin kiel memoraĵoj...

 

enirejo | parto 1 | parto 2 | parto 3 | parto 4 | parto 5 | parto 6 | parto 7 | komentoj
tiujn ĉi paĝojn pretigis Daniele Binaghi en 2006- ĉiuj raitoj rezervitaj
eblas vidi la tutan fotaron (kaj filmaron) pri Japanio ĉe www.pecorElettriche.it