TraJapanio
kvara parto: de Takayama al Nara

 

Takayama (insulo Honshu), aprilo 2004

En Takayama, dum la monato de Aprilo, okazas ĉiujare famega festivalo, kiun vizitas centmiloj da japanoj (kaj ne nur). Dum la ĉefaj momentoj de la festivalo, ĉaroj kun marionetoj trairas la urbocentro, sed dum la tuta evento oni povas sperti tradiciajn muzikojn, ludita de homoj kun tradiciaj vestaĵoj, kaj gustumi tradiciajn delicaĵojn... do, temas pri tradicia festivalo...

Nepre antaŭmendu vian loĝlokon, ĉar malfacile troveblos ion!

 

Takayama (insulo Honshu), aprilo 2004

Tion kiun mi plej ŝatis en Takayama estis eble la fakto ke ĉiuj (de la infanoj ĝis la maljunuloj) fieras surmeti siajn tradiciajn vestoj; estas kiel promeni tra urbo kiu iris reen al la pratempoj, kaj dank'al la tradicia parto de la animo de ĉiuj la japanoj vi tute ne sentas kiel vi troviĝus inter aktoroj; eĉ, vi ekkredas ke la aktoroj estas tiuj kiujn vi vidas ĉiutage, kun "modernaj" vestaĵoj kaj kutimoj...

 

Takayama (insulo Honshu), aprilo 2004

Kaj jen la ĉefaj aktoroj: la marionetoj. Grandegaj ĉaroj, kiuj estas tiritaj kaj puŝitaj de homoj, surhavas lignajn turojn kaj ĉe iliaj pintoj troviĝas dometoj, de kie foriras marionetoj (ili estas movigitaj de ene de la dometo) belegaj kiuj donas spektaklon por la ĉeestantoj. Ekzistas multe da ĉaroj, kaj ĉiu kvartalo havas sian, kaj la spektantoj rigardas ĉiujn kaj poste decidas kiu estas la plej bonkvalita (kaj marioneto kaj spektaklo); ĝi kvartalo fariĝos ĉampiono de tiu jaro.

 

Kyoto (insulo Honshu), aprilo 2004

Kinkaku-ji estas la "ora templo", kaj unu el la plej konataj en la tuta Japanio. Konstruita en 1397 kiel emeritiĝa palaco por la ŝoguno Ashikaga Yoshimitsu, fariĝis templo jam dank'al al lia filo. En 1950, juna monaĥo iomete freneza bruligis la tutan templon, kaj nur 5 jarojn poste oni rekonstruis ĝin, ekzakte, laŭ la originalaj desegnoj.

La historio de la monaĥo estis rakontita de Mishima Yukio en "La ora pavilono".

 

Kyoto (insulo Honshu), aprilo 2004

En la urbocentro troviĝas ankaŭ la palaco de la imperiestro, ankoraŭ uzitaj kiam li aŭ liaj familianoj venas al Kyoto. Ne viziteblas la palaco mem, sed la belegaj ĝardenoj jes. Kaj certe indas.

Ĉar la ĉiĉeronado estas nur en la japana, mi eniris kun samideanino, kiu ne pagis bileton ĉar ni prezentis ŝin kiel "oficiala tradukantino"...

 

Kyoto (insulo Honshu), aprilo 2004

En la imperiestraj ĝardenoj, belegaj pontetoj kunligas insuloj plenplenaj da arboj. Certe la imperiestroj neniam havis problemoj por trovi lertajn ĝardenistojn, kaj tie vi povos observi kiom disvolvigita esta tiu arto inter la japanoj.

 

Kyoto (insulo Honshu), aprilo 2004

Kyoto estas paradizo por la amantoj de la rokaj ĝardenoj, tiuj ĝardenoj kie rokoj estas la plej grava parto de la tuto. La ŝtonetoj (aŭ sabloj) ĉirkaŭe estas kutime aranĝitaj kiel ondoj en la akvo, kaj specialaj zorgistoj purigas ĉion ĉiutage forigante la arbaj folioj.

Kaŝita trezoro estas la templo Nanzen-ji: ne multaj konas ĝin (kaj jam tio estas grave, ĉar en multaj aliaj vi trovos tro da vizitantoj), kaj ĝi entenas kaj rokan ĝardenojn kaj normalajn, donante al vi eblecon vidi ilin ambaŭ en la sama loko.

 

Kyoto (insulo Honshu), aprilo 2004

Printempo estas sesono de ĝojaj eksplodoj, kaj ankaŭ la arboj deziras partopreni al tiu festo: se vi donos al vi sufiĉan tempon por promeni tra la ĝardenoj kaj la parkoj, vi certe spertos ion similan al tio kio okazis al mi tiam kiam mi faris tiun ĉi foton.

 

Kyoto (insulo Honshu), aprilo 2004

La grandega templo Nishi Hongan-ji estis konstruita en 1591, kiel ĉefstabejo por la Buda skolo Jodo Shin-shu; ĝi nuntempe kalkulas je 10000 temploj kaj pli ol 12 milionoj da kredantoj.

En la templo, ekzistas 5 grandaj konstruaĵoj, kun du teatroj No. Ekstere, oni povas renkonti amuzajn monahoj, kiuj certe deziras esti ĝentilaj kun la virinoj.

 

Kyoto (insulo Honshu), aprilo 2004

Japanoj estas strangaj: ili adoras ceremoniojn. Kaj vere ne gravas de kie tiuj ceremonioj venas, kaj kiu estas ilia signifo. Multaj geedziĝas laŭ la katolika rito, kaj poste funebras ŝintoisme...

Tiu ĉi paro, almenaŭ, decidis respekti la nacian tradicion, surmetis siajn plej belajn kimonojn kaj trovis monaĥon...

 

Kyoto (insulo Honshu), aprilo 2004

Kvankvam antaŭ kelkaj jaroj Japanio gastigis la futbala monda ĉampionado, futbalo ne estas la plej ŝatata sporto: pli grava estas basbalo, sendube.

Vi renkontos ludantojn en multaj lokoj, eĉ en la parkoj dum feriotagoj, kaj ĉiuj estos ege seriozaj: eĉ tiun sporton, por ili, fariĝas ceremonio, kun siaj reguloj kaj graveco.

 

Kyoto (insulo Honshu), aprilo 2004

Ĉiam vi povas refreŝiĝi vizitante alian ĝardenon; kelkfoje vi devos pagi, sed malmulte, kaj certe oni ne povas plendi ĉar tiu mono estos uzita por pli bone zorgi la ĝardenon mem.

Perdiĝu tra la arboj, rigardu ĉiudirekten, kaj vi ne repentos!

 

Kyoto (insulo Honshu), aprilo 2004

Kyoto estas perfekta loko por sperti spektaklojn, kaj precipe en la kvartalo Gion, fama por siaj geiŝoj. Preskaŭ ĉiutage okazas io en la teatroj, vi simple sekvu la vico de aŭtobusoj turismaj kaj certe trovos ilin.

Dancoj kaj amuzaj komedioj, aŭ malgajaj tragedioj, sed ĉiam kun belegaj kostumoj, vi spektos; jes, mi scias, ili estos nur en la japana, sed ĉu vere gravas?

 

Kyoto (insulo Honshu), aprilo 2004

Gion estas la kvartalo kie sinjorinoj ankoraŭ lernas kiel fariĝi geiŝo; sed vidi ilin estas ege malfacile. Pli facile renkonti maiko-n (metilernantinon), sed vi devos atendi ilin ĉar certe ne haltos por vi: mi pasis tutan matenon, kune kun kelkaj aliaj japanaj fotistoj, kaj je la fino ni vidis nur 7! Sed la atendado mem estis agrabla, ĝi kvazaŭ ŝajnis unu el tiuj fotoekspedicioj en Afriko...

 

Nara (insulo Honshu), aprilo 2004

Nara estis unu (eble, la unua) el la ĉefurboj de la antikva Japanio, sed nur dum malpli ol jarcento. Nun estas bela loko, vizitebla facile per metroo de Kyoto, kie cervoj libere promenas tra la temploj, kune kun la japanaj lernantoj.

Antaŭ la ĉefa templo estas pordego, la Nandai-mon, kie troviĝas du belegaj lignaj Nio gardistoj, sufiĉe timigaj.

 

Nara (insulo Honshu), aprilo 2004

Daibutsu-den estas eble la plej granda ligna konstruaĵo en la tuta mondo (kaj la nuntempa estas nur 2 trionoj de la originala!). Ĝi estis rekonstruita en 1709, kaj nun vizitas ĝin amaso da homoj ĉiutage.

 

Nara (insulo Honshu), aprilo 2004

En la templo, troviĝas statuo de Dainichi Budao, la "kosma Budao"; oni kredas ke ĝi antaŭis ĉiujn mondojn kaj iliaj respektivaj Budaoj. Dum la jarcentoj, fajroj kaj tertremoj kaŭzis iom da problemoj, kaj eĉ la kapo de la statuo (kiu nun altas 16 metrojn kaj estas unu el la plej grandaj bronzaj en la tuta mondo) falis almenaŭ dufoje. Malantaŭ la statuo, estas kolumno kun truo: se vi kapablas trairi, oni kredas ke vi estos "iluminita" (mu sukcesis!).

 

Nara (insulo Honshu), aprilo 2004

Ekstere de la templo, estas tiu ĉi stranga ulo. Ligna, kun leviĝanta mano (kiel la Budao ene), havas strangan mienon, kaj se mi certus ke ne estas tiel mi pensus ke ĝi reprezentas la morton, kiu salutas vin... eble oni aldonis la ruĝan tukon por igi ĝin malpli timiga, ĉu ne?

 

enirejo | parto 1 | parto 2 | parto 3 | parto 4 | parto 5 | parto 6 | parto 7 | komentoj
tiujn ĉi paĝojn pretigis Daniele Binaghi en 2006- ĉiuj raitoj rezervitaj
eblas vidi la tutan fotaron (kaj filmaron) pri Japanio ĉe www.pecorElettriche.it