TraJapanio
kvina parto: de Nara al Tokio

 

Nara (insulo Honshu), aprilo 2004

Ĉe la temploj e Nara, facile oni renkontas cervojn, kiuj tutlibere promenas tra la parkoj kaj donas amuzajn momentojn precipe al la amasoj da gelernantoj kiuj vizitas la faman ĉefurbon.

Troveblas ankaŭ multege da bareloj de sakeo, la tradicia alkoolaĵo, kiuj estis donitaj kiel oferoj al la templo; ĉiuj surhavas belegajn paperajn etikedojn.

 

Nara (insulo Honshu), aprilo 2004

Lampoj (metalaj aŭ ŝtonaj, ne gravas) plenigas la ĉirkaŭaĵojn de Kasuga Taisha, alia templeto kiu estis rekonstruita ĉiuj 20 jaroj laŭ la reguloj de Ŝinta tradicio. Dufoje dum la jaro okazas festivalo de la lampoj, kaj multege da homoj venas por spekti ĝin

 

Nara (insulo Honshu), aprilo 2004

Sudokcidente de la urbocentro troviĝas aliaj temploj, kaj pagodoj. La "orienta pagodo" famas ĉar ŝajne ĝi estas sesnivela, sed vere tri el la niveloj estas mokoshi (t.e.: aldonoj) eksteraj, kiuj nur donas iom da aparenta ekvilibron... tamen, nur tiu pagodo pretervivis la jarcentoj, kaj estis konstruita en la jaro 730.

 

Kyoto (insulo Honshu), aprilo 2004

En la templo Sanjusangen-do estas multege da statuoj, tiuj de la gardistoj kaj tiuj de la diino Kannon (eĉ 1001: unu grandega, kaj du vicoj de 500 malgrandaj je ĝiaj flankoj); tiuj ĉi lastaj havas 40 brakojn, kaj laŭ la Budanoj ĉiu brako savas 25 mondoj (do, totale 1000 mondoj!).

Sed fidu min, tro da mondoj estas enuigaj... pli bone zorgi pri la 28 gardistoj malantaŭe, ĉiuj diferentaj laŭ la mieno kaj laŭ la "profesio".

 

Kameoka (insulo Honshu), aprilo 2004

Religio Oomoto estas unu religia sekto kies fondintoj elektis Esperanton kiel pontolingvo. Ili havas du sanktejoj, kaj mi vizitis unu el ili: Kameoka. Homoj tie bonvenigis min, kaj mi havis eblecon resti dum pli ol 24 horoj kaj sperti la normala vivo en sanktejo (verdire, centra oficejo) de tiu religio.

 

Kyoto (insulo Honshu), aprilo 2004

Ne eblus por mi resti multe da tempo en Kyoto sen la helpo de gesamideanoj gastigemaj kaj pretaj helpi. Sinjorino Tahira Masako disponigis ĉambro ĉe sia domo, kaj organizis renkontiĝojn kun aliaj geesperantistoj kiuj fariĝis miajn ĉiĉeronoj kaj akompanantoj.

 

Toyota (insulo Honshu), aprilo 2004

Proksime de Toyota, mia gastiganto sinjoro Kuroyanagi portis min viziti uzinon kie oni produktas tiujn belegajn kaj (kutime) koloritajn paperojn (washi) por skribi (aŭ faldi por origami); tie oni montria al mi la tutan laboradon, kaj se mi bone memoras mi eĉ provis produkti mian propran paperon (ĝi baldaŭ vendeblos ĉe UEA libroservo...)

 

Nagoya (insulo Honshu), aprilo 2004

En Nagoya troviĝas fama teatro No. No estas hipnotiga dancdramo, karakterizita per povaj movoj kaj per ĥorusa kaj muzika akompanadoj. La aktoroj surmetas maskojn, ĉar kutime estas ĉiam la samaj karakteroj kiuj ludas: la shite, ofte dajmono aŭ fantomo kies animo ne povas resti, kaj la waki, kiu kondukas la ĉefrolulon ĝis la klimaksa momento de la reprezentado. Ĉiu No skolo havas sian propran repertuaron, kaj kutime No teatro estas familia, kvankvam oni senprobleme akceptas eksterajn aktorojn.

 

Nagoya (insulo Honshu), aprilo 2004

Karpoj estas gravaj por japanoj, ĉar ili naĝas kontraŭflue kaj tiel montras multe da forto kaj determinado. Tial, precipe dum la "ora semajno", je la komenco de Majo, oni pendigas flugantajn karpojn por festi la (kutime virajn) gefiletojn kaj deziri al ili bonŝancon en sia vivo.

 

Nagoya (insulo Honshu), aprilo 2004

Japanio estas lando de teknologio, kaj multfoje oni trovas eĉ en arkitekturo belegajn kreaĵojn; ĉi tie, en Nagoya, mi promenis sur nova ponto, kiu en la suno de la malfrua posttagmezo estis speciale ĉarma.

 

Tsumago (insulo Honshu), aprilo 2004

En vilaĝetoj kiel Tsumago, en la tuta valo de la rivero Kiso, oni povas ankoraŭ trovi homojn kiuj tradicie kaj permane laboras produktante pajlajn ĉapelojn kaj korbojn, lignaj skulptaĵojn ktp

Kaj eĉ promeni ĝuante la trankvilecon de la valo, kie en multaj lokoj ne pasas aŭtomobiloj, estas konsilinde.

 

Matsumoto (insulo Honshu), aprilo 2004

Udon estas alia tipo de spageta pasto kiun oni povas gustumi en Japanio; en Matsumoto la udon-supo estas speciale bongusta, kaj kiel kutime ĝi estas servita kune kun aliaj manĝaĵoj same allogaj (kaj jes, oni donas al vi bastonetoj eĉ por la supo... oni simple pezonas iom da praktiko...)

 

Matsumoto (insulo Honshu), aprilo 2004

La nigra kastelo de Matsumoto estas belega ankaŭ nokte, dank'al la bonega iluminado, kaj oni agnoskis tion kiam oni enmetis ĝin en listo kun aliaj 3 kiel Naciaj Trezoroj.

Konstruita en 1595, enhavas ekspoziciojn pri ĝia historio, ĝia konstruado, ĝiaj loĝantoj kaj iliaj armeoj.

 

Nagano (insulo Honshu), aprilo 2004

Oni kredas ke la templo Zenkoji estis fondita en la 7a jarcento, kaj ek de tiam gardas la unuan statuon de Budao kiu atingis Japanion (ne videblas; ŝajne, eĉ 37 imperiestroj neniam povis vidi ĝin).

Ĉiutage okazas ritojn, kaj ĉiuj (ne gravas el kiu religio ili venas) rajtas partopreni; eĉ, viro kaj virino estas la ĉefaj pastroj, kaj ili benos vin se vi estos tie sufiĉe frue matene, surgenue, en la vico.

 

Nagano (insulo Honshu), aprilo 2004

La templo Zenkoji ne ĉiam troviĝis kie ĝi estas nun; sed post ke fajregoj detruis ĝin 11 fojojn, oni decidis movi ĝin al alia loko, en 1707.

Ene, oni povas alproksimiĝi sufiĉe al la kaŝita statuo, malsuprenirante ŝtuparon al nigra tunelo kiu estas simbolo de morto kaj renaskiĝo (se vi kapablas eliri... zorgu pri via kapo, la tunelo ne estas tiom alta...). Se vi trovos, tuŝante, ion metalan ĉe la muro de la tunelo, feliĉiĝu: oni diras le tiu estas la ŝlosilo de la saviĝo!

 

Yudanaka (insulo Honshu), aprilo 2004

En tiu valeto ne tro malproksima el Nagano, vi povos ĝui varmakvajn banejojn, aŭ rigardi la simiojn kiuj faras same... fakte, oni rakontas ke antaŭe la simioj venis bani kune kun la homoj, sed ĉar tiu situacio estis sufiĉe danĝera oni konstruis apartan banejon nur por la simioj. Ili tute similas al la homoj, kiam ili sin banas; nura diferenco estas ke ili ne metas tukon sur sia kapo!

 

Tokyo (insulo Honshu), aprilo 2004

Oni ne povus viziti la ĉefurbon de Japanio sen renkonti Godzilon, la fama monstro kiu naskiĝis eble dank'al radioaktivaj eksperimentoj aŭ poluado, kaj poste decidis multfoje viziti la stratoj plenplenaj da ĉielskrapantoj kaj terurigitaj homoj...

 

Tokyo (insulo Honshu), aprilo 2004

La fiŝmerkado estas interesa loko por viziti, en Tokyo... imagu: kun tiom da homoj kiuj ŝatas manĝi fiŝon, kuiritan kaj ne, oni bezonas certe grandegan kaj bone organizitan merkado, ĉu ne? Frumatene estas plenplena da laborantoj, aĉetantoj kaj kelkaj turistoj, do bona momento por vizit; sed memoru ke vi vidos multe da sango, kaj ke se vi ne uzos bonajn ŝuojn vi eĉe reportos ĝin hejme kun vi!

 

enirejo | parto 1 | parto 2 | parto 3 | parto 4 | parto 5 | parto 6 | parto 7 | komentoj
tiujn ĉi paĝojn pretigis Daniele Binaghi en 2006- ĉiuj raitoj rezervitaj
eblas vidi la tutan fotaron (kaj filmaron) pri Japanio ĉe www.pecorElettriche.it