TraJapanio
vojaĝo dum 2 monatoj en la lando de la suno leviĝanta

miSaluton, kaj bonvenon!

En 2004, inter Marto kaj Majo, dum mia vojaĝo ĉirkaŭ kaj tra la mondo, mi vizitis Japanion. Ne la tutan, sed preskaŭ: mi vojaĝis, sekvante la printempon, tra la 4 ĉefaj insuloj. Mi renkontis ĉie samideanojn, kiuj ĝentile gastigis min kaj akompanis min dum miaj vizitoj; kaj tio helpegis min por kompreni iom de tiu lando tiom stranga kaj nekutima por mi. Mi esperas ke nun mi povos redoni iom de tio kion mi ricevis, montrante al vi erojn de la japana mondo, por ke vi interesiĝu kaj decidu viziti ĝin, eble okaze de la 92a UK en Yokohamo.

Ĝuu la vojaĝon, kaj sciu ke ĉe mia retejo (http://www.pecorElettriche.it) eblas trovi multe pli da fotoj kaj filmetoj pri Japanio kaj mia tuta vojaĝo.

Amike,

Daniele Binaghi


Mapo de JapanioJen la mapo de Japanio. Kiel vi povas facile vidi, estas 4 grandaj insuloj (Honshu, Hokkaido, Kyushu kaj Shikoku), kaj amaso da malgrandaj (la plej fama, verŝajne, estas Okinawa).

Mi decidis sekvi la sugeston de multaj japanaj samideanoj, kiujn mi kontaktis antaŭ mia vojaĝo, kaj iel sekvis la printempon (ĉar Japanio estas longa lando, kaj kiam jam delonge printempas en la sudo en la nordo estas ankoraŭ neĝoj): do, alveninte en Oosaka, mi iris suden tra Shikoku kaj Kyushu, poste trairis Honshu kaj finfine atingis Hokkaido-n, de kie mi forflugis post 2 monatoj.

Mi vojaĝis precipe per aŭtobusoj, kaj per pramoj (dufoje); trajnojn mi uzis, sed nur lokajn, decidinte ne aĉeti tiujn abonojn por rapidegaj trajnoj (Shinkanseno), ĉar mi deziris vidi malrapide la landon. Je la fino, mi kalkulis ke farante tion mi ŝparis pli ol 300 eŭrojn.

Kaj nun... ni komencu la vojaĝon!

 

enirejo | parto 1 | parto 2 | parto 3 | parto 4 | parto 5 | parto 6 | parto 7 | komentoj
tiujn ĉi paĝojn pretigis Daniele Binaghi en 2006- ĉiuj raitoj rezervitaj
eblas vidi la tutan fotaron (kaj filmaron) pri Japanio ĉe www.pecorElettriche.it