TraJapanio
unua parto: de Oosaka al Takamatsu

 

Oosaka (insulo Honshu), marto 2004

Jen mi, en Oosaka. La samideanoj de la loka esperanto klubo bonvenigis min, por festi kune mian alvenon al Japanio. Iu ĝentila sinjorino atendis min ĉe la flughaveno, kaj akompanis min ĝis centra subtera stacidomo, kie alia amikino (ŝi videblas ĉe la centro de la foto) "kaptis" min kaj akompanis ĝis la klubejo. Tria esperantisto (la unua, dekstre: sinjoro Sato) estis "elektita" por gastigi min dum la unua nokto.

 

Oosaka (insulo Honshu), marto 2004

Japanio estas plenplena de strangaj bestetoj (ĉi tie ne tiom stranga, tamen: temas pri bonsorta kato), kiuj kutime montras iun tipan (kiel la bela kimono, nun), kaj kutime agas laŭ tute tipa maniero. Ili donas bonŝancon, feliĉon, kaj amuzajn foteblecojn.

 

Oosaka (insulo Honshu), marto 2004

Nepre vizitindaj estas la temploj, en Japanio: tie, ne nur vi havos eblecon renkonti multe da homoj kiuj alproksimiĝas al siaj dioj, sed vi trovos spacon kiel resti trankvile kaj malstreĉigi vian menson kaj vian animon.

Temploj estas similaj kaj diferencaj samtempe, kaj se vi havos eblecon vizitu kaj dum pilgrimaj kaj dum solecaj horoj, kaj eble tranoktos tie por ĝui la lokon kiam nur la bonzoj restas.

 

Oosaka (insulo Honshu), marto 2004

Printempo estas speciala sezono, por japanoj. Dum tiu tempo, la ĉerizarboj (Sakura) ekfloras, kaj ĉiuj freneziĝas: homoj tranoktas sub la plej belaj arboj por rezervi bonan sidlokon, kaj en Oosaka oni eĉ farbas rozkolore la lampionojn. Kiel diris al mi esperantisto el Aŭstralio: "Vidu, mi scias ke vi en Italio kaj ni en Aŭstralio havas, same, ĉerizarbojn; sed tio kiu mankas al ni estas la japanoj sub la ĉerizarboj, kaj tiu estas vidindega spektaklo."

Do, spertu kaj ĝuu vian Hanami-n (la ĝuuado de la ekflorado de la ĉerizarboj).

 

Oosaka (insulo Honshu), marto 2004

La japanaj urbegoj estas bela spektaklo dum la noktoj, precipe ĉar kutime ekzistas almenaŭ unu turo (ofte, pli ol unu) kies supro atingeblas per rapida kaj komforta lifto, kaj de kie oni povas rigardi ĝis la horizonto kaj rimarki kiom da lumoj estas enŝaltitaj... kaj kie la bruado de la aŭtomobiloj finfine silentas...

 

Oosaka (insulo Honshu), marto 2004

Kiam en Romo, faru kiel la Romioj... kaj kiam en Japanio, faru kiel la japanoj. Por manĝi, ekzemple, homoj kutimas iri al malgrandaj restoracioj kie, sidante sur benko aŭ alta skabelo, pere de famaj bastonetoj oni rapide (kaj brue, ne pro miseduko, sed por enirigi aeron malvarmigantan en la buŝon) englutas la spagetformajn ramen.

 

Oosaka (insulo Honshu), marto 2004

Sed ne nur ramen troveblas en Japanio. Kaj ĉiuj kiuj, kiel mi, ne ŝatas fiŝaĵojn, ne timu: eblas pretervivi en Japanio eĉ ne manĝante sushi kaj sashimi.

Rizo, porkviandaĵo kiel tiu ĉi katsudon, salatoj, hovoj, supoj kiel miso... ĉiam estas multege por elekti. Kaj facile: ĉe la enirejo, multaj restoracioj havas plastajn imitaĵojn de tion kion ili vendas.

Kaj ne forgesu: je la fino, ĉiam gustumu unu umeboshi (tiuj pilketoj videblaj supre en la foto).

 

Oosaka (insulo Honshu), marto 2004

Post manĝado, oni povas ĉiam viziti paĉinkejon, kie vi trovos multege da homoj (kaj hominoj) kiuj daŭre dum horoj rigardas pilketojn kiuj falas, falas, falas... hipnotika ludo, certe, por forgesi la tempon, sed ŝajne kelkaj el ili eĉ gajnas monon per tiu sistemo (mi konatiĝis kun unu el ili, en Hokkaido, kaj li diris al mi ke eĉ se li dum iu tago ne gajnas je la fino de la monato multa mono atingas liajn poŝojn).

Provu, eble vi riĉiĝos (kaj, tiuokaze, bonvolu ne forgesi pri mi)!

 

Oosaka (insulo Honshu), marto 2004

Japaninoj estas ĉarmaj. Kiam ili surmetas kimonon, eĉ pli. Kaj, kvankvam multfoje timemaj, kiam ili vidas fotilon (kaj, se eblas, ĉarman eksterlandanon italan), ili tuj fieras kaj aktoras por vi. Sed nepre memoru pri la bonaj reguloj: ĉiam kiam eblas petu permeson antaŭ foti (aŭ povus okazi ke iu forprenu sian glavan katana kaj tuj mortigu vin)!

 

Oosaka (insulo Honshu), marto 2004

Ne nur teknologiaj ludoj plaĉas al la japanoj: ankaŭ tradiciaj, kiel tiu ĉi ŝoĝi, donas bonajn okazojn por pasigi tempon kune kun amikoj (kutime temas pri viroj, mi rimarkis); kaj ĉirkaŭ tiuj kiuj ludas, ĉiam ekformiĝas "amika rondo" kiu pridiskutas la matĉon, sed nepre sen ĝeni la ludantojn.

Faru same: alproksimiĝu, ridetu, salutu silente kaj rigardu, sed ne komencu forigi tro da laŭtaj vortoj el via buŝo.

 

Oosaka (insulo Honshu), marto 2004

En Japanio ĉio estas arto: pafado, kuirado, kantado kaj eĉ skribado. Ĉi tie, sinjorino Yumiko montras al mi sian lertecon bonege skribante tiujn malfacilajn litertipojn kiuj poste ŝajnas tiom belaj en papero... ŝi tiom spertas pri tio, ke ĝi eĉ fariĝis ŝia oficiala okupo okupon per kiu ŝi gajnas monon, skribante invitleterojn por kompanioj, paerojn kun citaĵoj por pendigi ktp (ŝi eĉ skribis mian nomon, japanigita!).

 

Ryozen-ji (insulo Shikoku), marto 2004

En la insulo Shikoku ekzistas 88 temploj kiuj estas preskaŭ "deviga" vojo por pilgrimoj. Multaj nuntempe nur vizitas la unuajn 10, aŭ iras de unu al la alia pere de aŭtobuso, sed ankoraŭ renkonteblas pilgrimoj kiuj piede vizitas ĉiujn templojn dum longaj semajnoj.

En kelkaj el tiuj temploj eblas ankaŭ tranokti, ne tro malmultekoste sed almenaŭ interese (mi faris ĝin en Gokuraku-ji, la dua).

 

Konsen-ji (insulo Shikoku), marto 2004

En la temploj oni trovas facile multe da statuoj, grandaj kaj malgrandaj. La plej gravaj kutime surhavas iun vestaĵon, ĉi tie tiun ruĝan ĉemizon.

En la temploj vi rimarkos ke estas kvazaŭ reguloj por agi; fakte temas laŭ mi pri alia ceremonio, kaj estos interese observi homojn agante tutsimile unu al la alia, kvazaŭ ili sekvas liston.

 

Shirotori (insulo Shikoku), marto 2004

Vi multfoje trovos ŝnurojn kiuj ĉirkaŭas arbojn aŭ rokojn. Estas por montri ke en tiu arbo, en tiu roko, loĝas dio, kaj ke pro tio oni devas respekti kaj honori tiun arbon, tiun rokon. Fakte, mi komprenis ke tio estas bona sistemo por respekti ĉion naturan, kun aŭ sen ŝnuro.

 

Takamatsu (insulo Shikoku), marto 2004

En Takamatsu vi havos eblecon viziti ĝian belegan ĝardenon, Ritsurin-Koen. Fondita en la XVII jarcento, eĉ se ĝi ne estas unu el la 3 plej famaj en Japanio, ĝi certe estas altkvalita kaj bona ekzemplo de la lerteco de japanaj ĝardenistoj.

Tie mi spertis hanami-n la unuan fojon (en Oosaka, ĉerizarboj ankoraŭ estis ekflorantaj), kune kun kelkaj lokaj samideanoj.

 

Takamatsu (insulo Shikoku), marto 2004

En la ĝardenoj ne estas nur arboj kaj ŝtonoj: ekzistas multe da bestoj, inter kiuj certe fiŝoj (kaj, precipe, multkoloraj karpoj) estas la plej kutimaj.

Karpoj havas specialan signifon por japanoj, ĉar ili supreniras en riveroj malgraŭ la malfacilaj kontraŭfluoj.

 

Takamatsu (insulo Shikoku), marto 2004

Jen momento de la fama te-ceremonio. Tiu ĉi sinjorino, unu el la lernantinoj en la loka esperanto klubo, invitis nin por sperti tiun ceremonion, kiun ŝi tute bone organizis kaj estris en aparta angulo de sia domo.

Te-ceremonio estas longa, pripensiga, malstreĉiga ceremonio kiu reportas vin malantaŭen en la tempo; nur memoru ke la verda teo, matcha, estos ege maldolĉa kaj ke la kukoj savos vian buŝon!

 

Shirotori (insulo Shikoku), marto 2004

Sinjoro Miyoshi Etsuo estas fama entreprenisto kiu multe helpis al la movado en sia lando kaj ekstere. Ĉi tie li estas kun Dianne Lukes, lia instruistino (dungita) pri Esperanto kaj instruistino pri la angla de liaj kunlaborantoj. Krom la ĝentileco de miaj gastigantoj, tiu sperto montris al mi novan eblecon por uzi esperanton kiel ilo por koni aliajn lingvojn kaj, kial ne, gajni iom.

 

enirejo | parto 1 | parto 2 | parto 3 | parto 4 | parto 5 | parto 6 | parto 7 | komentoj
tiujn ĉi paĝojn pretigis Daniele Binaghi en 2006- ĉiuj raitoj rezervitaj
eblas vidi la tutan fotaron (kaj filmaron) pri Japanio ĉe www.pecorElettriche.it